Ĉio reguliĝas

Aus DCMA
Wechseln zu: Navigation, Suche

Ĉio reguliĝas, devas
vi ja nur atendi iom.
Lasu kreski kaj maturi
la feliĉon tiom, kiom
ĝi bezonas, ĝis vi sentos
iam grajn-odoron jenan
kaj vi metos la rikolton
en la provizejon grenan.

Kommentar

Übersetzung ins Esperanto von
Manfred Retzlaff
Übersetztes Gedicht
Stilles Reifen